José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radikronikisto, komponisto kaj poeto. Li naskiĝis la 2-an de marto 1941, en Rio de Janeiro, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter). Li estas membro de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj de Ŝtato Rio de Janeiro, de Sindikato de Verkistoj de Rio de Janeiro, de Sindikato de Radikomunikantoj de Rio de Janeiro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ Akademion de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri konceptado kaj defendado de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas "lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo".