101 lecionoj pri Spirita Saĝo

· Legion of Good Will
5.0
2条评价
电子书
110
符合条件
评分和评价未经验证  了解详情

关于此电子书

La ĉiutagaj pezaj zorgoj postulas momentojn de enmemiĝo, serĉe de refreŝigo de la Animo, fonto de forto por venko. Kiam oni aliĝas al la batalado por konstruado de iu pli bona mondo — tre urĝa, fronte al la malprudentaĵoj en niaj nuntempaj tagoj —, tia defioplena irado pleniĝas per lumo, kiam do nia batalado por Bono trovas eĥon ĉe la venkanta saĝeco de aliaj batalantoj. Laŭlonge de jardekoj, la radikronikisto, ĵurnalisto kaj verkisto Paiva Netto alportadas al la popolo pripensojn pri Paco, per radio, per televido, per interreto kaj per diversaj publikaĵoj. Per lia obstina sindediĉo al Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, favore al la feliĉo de la Eterna Spirito de la homo, naskiĝas vortoj, kiuj inspiras Animojn al senlaca praktikado de Bonfarado kaj stimulas ilin neniam rezigni pri sennombraj justaj celagadoj. Tial, investu je vi mem: rezervu valorajn minutojn por mediti pri ĉiu el tiuj 101 saĝaj instruoj en ĉi tiu libro kaj plivigligu vin por la aŭroro de nova tempo, kiu aperas danke al via solidara agado, kune kun frataj realigoj de multaj mondaj civitanoj.

评分和评价

5.0
2条评价

作者简介

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV) kaj prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”.

为此电子书评分

欢迎向我们提供反馈意见。

如何阅读

智能手机和平板电脑
只要安装 AndroidiPad/iPhone 版的 Google Play 图书应用,不仅应用内容会自动与您的账号同步,还能让您随时随地在线或离线阅览图书。
笔记本电脑和台式机
您可以使用计算机的网络浏览器聆听您在 Google Play 购买的有声读物。
电子阅读器和其他设备
如果要在 Kobo 电子阅读器等电子墨水屏设备上阅读,您需要下载一个文件,并将其传输到相应设备上。若要将文件传输到受支持的电子阅读器上,请按帮助中心内的详细说明操作。