Ĉi libro, publikigita post la elkarniĝo de Allan Kardec, prezentas bonstile verkitan biografion de la Kodiginto, kiun sekvas parolado eldirita de Camille Flammarion okaze de lia entombigo. Temas pri kolekto da gravaj tekstoj postlasitaj de Allan Kardec, kaj ĝi estas dividita en du partoj. En la unua estas pritraktitaj interalie tiaj temoj kiel: spiritisma kredkonfeso rezonata; karaktero kaj religiaj sekvoj de la manifestiĝoj de la Spiritoj; studo pri la naturo de la Kristo; pereiga influado de la materiismaj ideoj; kolektivaj kulpelpagoj; egoismo kaj fiero; libereco, egaleco, frateco. La dua enhavas registrojn pri la spiritisma iniciĝo de Allan Kardec; lia misio sur la Tero; mesaĝoj de la Spirito de Vero kaj aliaj respektegindaj Spiritoj; la aŭtodafeo de Barcelono; la misiista vojiro de la Kodiginto, krom ankaŭ ia “elmontro de motivoj”, prezentita en la “Konstitucio de Spiritismo” kiel postlasaĵo de la liona majstro al la estontaj spiritismaj societoj.
Audiobooków kupionych w Google Play możesz słuchać w przeglądarce internetowej na komputerze.
Czytniki e-booków i inne urządzenia
Aby czytać na e-papierze, na czytnikach takich jak Kobo, musisz pobrać plik i przesłać go na swoje urządzenie. Aby przesłać pliki na obsługiwany czytnik, postępuj zgodnie ze szczegółowymi instrukcjami z Centrum pomocy.